Hasano la 2-a (Maroko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hasano la 2-a de Maroko

Al-Hasan ibn MuhammadHasano la 2-a (Rabat, 9a de julio de 1929-samloke, 23a de julio de 1999) estis Reĝo de Maroko ekde 1961 ĝis sia morto. Li estis la plej aĝa filo de Mohamedo la 5-a, sultano unue kaj Reĝo poste de Maroko.

Biografio

Li estis sendita al ekzilion en Madagaskaro de la francaj aŭtoritatoj en 1953 kun lia patro la reĝo Mohamedo la 5-a, kvankam oni permesis al li reveni en 1955, kiam oni setligis la regnon de Maroko. Dum la insurekcio de 1956, li estris la subpremadon kontraŭ la insurekciantaj berberoj de la montaroj de Rif. Li estis proklamata princo en 1957, kaj iĝis reĝo post la morto de sia patro en 1961.

Li ordonis la kidnapon la 29an de oktobro de 1965 antaŭ la pariza restoracio parisino Lipp de Mehdi Ben Barka, demokrata maroka estro, kiu de tiam malaperis porĉiame.

Lia konservativa registaro fortigis la situacion de la dinastio de alauioj, kaj aneksigis la teritorion de la Okcidenta Saharo pere de la tiel nomata "Verda Marŝo" de 1975. Li funkciigis en Marokon la parlamentan sistemon kie li mem ĝuis privilegiojn kaj la Majzen, aŭ tradicia tavolo ligata al la reĝo, funkciis kiel paralela ŝtato. Teorie temis pri parlamenta sistemo kiu praktike funkciis kiel absoluta monarkio pli ol kiel konstitucia ŝtato de tipo eŭropa; krome la reĝa familio estas posedanto rekte de granda parto de la teritorio, industrio kaj financaj resursoj de la lando. Dum lia regado ekzistis kruela politika subpremado kiu malaperigis multajn centojn de personoj. Post lia morto, lia sukcedanto devis reagi al la sociaj postuloj pri tiu afero kaj eĉ krei instituciaj priserĉado kaj kompenso al viktimoj.

Li suferis diversajn klopodojn murdi lin el kiuj li sukcese kaj preskaŭ mirakle eskapis, kio estis uzata por elstarigi imagon de sankta aŭ dielektita gravulo (krom reĝo li estis princo de kredantoj, titolo kiun historie korespondis al kalifoj kaj nuntempe ekzistanta nur en Maroko). Iam la puĉistoj (estrataj fakte de la preskaŭ vicreĝo de la monarko, nome generalo Mohamedo Ufkiro) estis tiom certaj ke la reĝo ne survivis ke eĉ oni anoncis la proklamon de la respubliko per la radioj de la lando.

Antaŭe:Reĝo de MarokoPoste:
Mohamedo la 5-a1961–1999Mohamedo la 6-a

Gefiloj de Hasano la 2-a

Bibliografio

  • Abdallah Laroui: Marruecos y Hassan II : un testimonio. Madrid : Siglo XXI, 2007
  • Agnès Bensimon: Hassan II et les juifs : histoire d'une émigration secrète : essai. Paris : Éditions du Seuil , 1991
  • Arturo de Sienes: Hassan II, Amir Al-Muminin. Madrid : Barbarroja , 1999
  • Conferencias hassaníes : conferencias religiosas pronunciadas ante el Emir de los Creyentes su majestad el rey Hassan II [...]. Reino de Marruecos : Ministerio de Habices de Asuntos Islámicos , 1988
  • Discours et interviews de S.M. le Roi Hassan II. Rabat : Ministère de l'Information , 1993
  • España en el pensamiento político de Hassan II. Madrid : Embajada de Marruecos , 1979
  • Hassan II : la memoria de un rey : entrevistas con Eric Laurent. [traduko, Manuel Serrat Crespo; prólogo de José Luis de Vilallonga]. Barcelona : Ediciones B , 1994
  • Hassan II: El desafío. [traduko de la franca de Mohamed Melehi ; traduko al hispana de Víctor Alba] . Barcelona : Libergraf , 1988
  • La marche verte ou la philosophie de Hassan II. [préface: Maurice Druon ; historique: Rachid Lazrak ; Hassan II, premier volontaire: Geneviéve Moll ; réalisation: Mohamed Maradji. Paris : PAC Éditions , 1977
  • Le pensée de Hassan II : authenticité et renouveau : session d'avril 2000 : le vingtième anniversaire de l'Académie : Rabat, 24 avril 2000. Rabat : Académie du Royaume du Maroc , 2000
  • The challenge : the memoirs of King Hassan II of Morocco. [traduko de Anthony Rhodes . London : MacMillan London Limited , 1978

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj