Haus zum Sonneborn (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo tute rekonstruita Zum Sonneborn en Erfurto

Tra la Arche-korto en la urbokerno de Erfurto, kiu plibeliĝas per fontano de la Bremenaj urbmuzikantoj, oni atingas la strateton Große Arche, kies ĉefa domo nomiĝas Haus zum Sonneborn (1536).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin farigis anoj de la Ludolf-klano, kies plej konataj idoj estis la lingvistikoj Hiob Ludolf kaj Heinrich Wilhelm Ludolf.

Salo por la geedziĝaj ceremonioj

Antaŭe tie ĉi estis bierfarejo, restoracio kaj buĉejo. Ekde la 1.12.1988 ĝi estas registrejo pri civila stato. Finrekonstruante ĝin en 1988, oni ne povis savi multajn partojn de la origina domo. Nur la impona portalo kaj interne ĉambro kun diloj kun renesancaj vandpentraĵoj konserviĝis, krom kelkaj trabfakaĵoj. Sgrafitoj el la 16-a jarcento personigas justecon kaj vantecon/koketecon.

Artaĵo[redakti | redakti fonton]

La nomo Sonneborn referencis puton aŭ fonton. Sur la loko de la puto videblas hodiaŭ ŝtala artaĵo. Tiun forĝitan putujon faris la artisto Günther Reichert.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]