Hiob Ludolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hiob LUDOLF (naskiĝinta en la 15-an de junio 1624 en Erfurto, mortinta en la 8-a de aprilo 1704 en Frankfurt am Main) estis germana orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejaj jaro ĉe la Konsilantargimnazio kaj studado de filologio ĉe la Universitato de Erfurto kaj en Leiden, li vojaĝis por pliigi sian lingvan scion. Serĉante en Romo kelkajn dokumentojn laŭ la peto de la Sveda kortego (1649), li iĝis konata kun certa Gregorius, monaĥo de la etiopa regiono de Amhara, kaj akiris de li scion pri kaj konon de la amhara lingvo.

En 1652 li membriĝis al la servo de la duko de Sachsen-Gotha, en kiu li daŭrigis ĝis 1678, kiam li demisiis por iri al Frankfurto ĉe Majno. En 1683 li vizitis Anglion por reklami por establado de komerco kun Etiopio. Sed liaj klopodoj estis malsukcesaj, ĉefe pro la rezisto de la aŭtoritatoj de la etiopa Ortodoksismo. Revenante al Frankfurto en 1684, li dediĉis sin tute al literatura verkado, kiun li daŭrigis preskaŭ ĝis la morto. En 1690 li estis nomumita prezidanto de la Collegium Imperiale Historicum.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Ludolf, kiu laŭdire estis alkutimiginta al la uzo de dudek kvin lingvoj, inkludas Sciagraphia historiae aethiopicae (Jena, 1676) kaj la Historia aethiopica (Frankfurt, 1681), kiu estis tradukita en la anglan, la francan kaj la nederlandan, kaj kiu estis kompletigita per Commentarius (1691) kaj Appendices (1693-1694). Laŭ Ullendorff, la ludolfaj vortaroj kaj gramatikoj estis de graveco longe transcendanta ties propran tempon kaj restis, por pli ol jarcento kaj duono, la nemalhaveblaj iloj por la serioza studo de la etiopaj lingvoj, dum lia monumenta historio de Etiopio (kun ampleksa komentaĵo) daŭre povas esti legita kun profito same kiel kun ĝuo.

Inter liaj aliaj verkoj menciindas:

  • Grammatica linguae amharicae (Frankfurt, 1698)
  • Lexicon amharico-latinum (Frankfurt, 1698)
  • Lexicon aethiopico-latinum (Frankfurt, 1699)
  • Grammatica aethiopica (Londono, 1661, kaj Frankfurt, 1702)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chr. Juncker: Commentarius de vita, scriptisque ac meritis illustris viri Iobi Ludolfi, 1710
  • S. Uhlig: Hiob Ludolfs Theologia Aethiopica, 1983