Haveno
Haveno estas loko ĉe akvobordo (rivera, laga, mara), kie ŝipoj povas bone albordiĝi por trovi protekton, en- kaj elŝarĝi kargon kaj en- kaj elŝipigi pasaĝerojn.
Taŭgaj havenlokoj ofte logis tiom da homoj, ke ekestis havena urbo. Tiaj urbo foje havas la vorton "haveno" en sia nomo, en kelkaj lingvoj apartvorte (hispane: Puerto Paloma), en aliaj sufikse (dane: København). Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemple Porto en Portugalio kaj Le Havre en Francio.
La vorto haveno havas ankaŭ la figuran signifon "rifuĝejo".
Haven-specoj
- marhaveno
- jaĥthaveno
- fiŝista haveno
- haveno por konteneroj
- haveno por domboatoj
La vorton haveno oni en diversaj malsamaj lingvoj uzas ankaŭ por lokoj kiuj laŭ funkcio similas al havenoj. En Esperanto temas pri Flughaveno.