Heksagona ŝako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Władysław Gliński

Heksagona ŝako, inventita en 1936 de Władysław Gliński, polo loĝinta en Britujo, estas plej populara varianto de ŝako ludata sur sesangula ŝaktabulo. Prima projekto de kompleta varianto de la ludo naskiĝis finfine en 1949. Perfektiginta, ĝi estis patentigita en 1953 kaj en sekvintaj jaroj estis objekto de eksperimentoj, provaj turniroj kaj multaj skrupulaj analizoj, por ke krei la plej bona kaj detale ellaborita versio. Definitiva versio de la ludo ekvidis lumon en 1972.

Reguloj de la ludo[redakti | redakti fonton]

La elira pozicio.

Heksagona ŝako de Gliński, nomita ankaŭ pola ŝako, ludatas sur sesangula ŝaktabulo dividita je 91 seslateraj ĉeloj en tri koloroj (kutime bronzkoloraj tonoj): 30 helaj, 30 malhelaj kaj 31 mezhelaj. La ludon partoprenas du kontraŭuloj, el kiu unu ludas per blankaj, kaj alia per nigraj pecoj. La principoj de movoj kaj la celo de la ludo estas la samaj, kiel en la tradicia ŝako. Oni uzas ankaŭ la samajn pecojn (kun aldonaj unu peono kaj unu kuriero por ĉiu flanko). Tiel do sur la tabulo ni havas entute 36 pecojn. Ilian disstarigon oni montras sur la diagramo.

La persono ludanta la blankajn sidas ĉe hela angulo de la ŝaktabulo, la persono ludanta la nigrajn ĉe la kontraŭa flanko - ĉe la malhela. La blankan reĝon oni starigas ĉe la dekstra mano de la ludanto (la damon maldekstre). La ludanta per la nigraj havas sian reĝon ĉe la maldekstra mano.

Ekstere de la heksagona tabulo estas desegnitaj numeroj kaj literoj.

La ĉelo en la ŝakluda tabulo estas indikata en ĝi helpe de sekca punkto de kolono (markata per literoj a ĝis l, sed sen j) kaj vico (markata per numeroj 1 ĝis 11). Vicoj 1 ĝis 6 havas po 11 ĉelojn, vico 7 (kun blankaj peonoj en la elira pozicio) havas 9 ĉelojn, vico 8 - 7 ĉelojn, vico 9 - 5 ĉelojn, vico 10 - 3 ĉelojn kaj vico 11 - nur 1 ĉelon.

Algebra ŝaknotacio funkcias en la sama maniero kiel en tradicia ŝakludo: la nomo de ĉelo konsistas el la nomo de kolono kaj la nomo de vico (vidu diagramo).

La regulojn difinitajn la movojn de pecoj oni montras sur diagramoj ĉisube.

Turo
Kuriero

Turo marŝas en 6 direktoj - laŭ la lateroj de sesanguloj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi al tia ĉelo, kiu estas aŭ en la sama vico aŭ en la sama kolono. Sed dum tio ĝi devas trassalti nenian pecon, kiu starus en la vojo.

Kuriero moviĝas laŭlonge de diagonaloj de seslateraj ĉeloj. El la donita ĉelo ĝi povas transmoviĝi laŭlonge de unu el tri diagonaloj, sur kiuj ĝi staras. La kuriero devas dum sia movo transsalti nenian pecon, kiu starus en la vojo. La kuriero dum la ludo neniam ŝanĝas la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras. Ĉiu el la tri kurieroj marŝas do tra la samkoloraj ĉeloj. Tri kurieroj dislokitaj sur tri diferencaj koloroj de ĉeloj neniam renkontiĝas.

Damo
Reĝo

Damo operacias en 12 direktoj, same kiel turo kaj kuriero samtempe.

Reĝo , kiel damo, povas marŝi je 12 direktoj, sed nur je unu ĉelo. Aroko ne ekzistas en heksagona ŝako. La elira pozicio de la reĝo estas sufiĉe sekura.

Ĉevalo
Peono

Ĉevalo moviĝas per saltoj en la formo de la litero "L" - ĝi marŝas je unu ĉelo kvazaŭ ĝi estus kuriero, kaj je unu - kvazaŭ ĝi estus turo. Ĝi povas dum tio transsalti la siajn kaj pecojn de la rivalo. Ĉevalo dum ĉiu sia salto ŝanĝos la koloron de ĉelo, sur kiu ĝi staras.

Peono povas transmoviĝi je unu ĉelo antaŭen, se tiu ĉi ĉelo estas vaka (se la peono estas ankoraŭ en la baza pozicio, ĝi povas transmoviĝi je du ĉeloj antaŭen, se ambaŭ ĉeloj estas vakaj). Plie ĝi povas preni pecon de la rivalo, kiu estas sur perpendikulare najbara ĉelo antaŭ la peono (eksponita kiel ruĝaj cirkloj sur la diagramo). Se la peono endanĝerigas ĉelon, kiun la peono de rivalo transsaltis per tio, ke el la baza pozicio antaŭenpaŝis je du ĉeloj, poste povas tiu ĉi peono preni ĝin, kvazaŭ la rivalo antaŭenpaŝus sole je unu ĉelo. Tiun ĉi movon, nomata preterpasa preno (aŭ en passant), eblas efektivigi sole senpere post tio, kiam la rivalo tiel ĉi movis per sia peono. La peono, kiu moviĝis al la lasta ĉelo de la ŝakluda tabulo, estas en la sama movo forigita el la tabulo kaj anstataŭita sur tiu ĉi kampo per damo, turo, kurieroĉevalo laŭ momenta elekto de la ludanto. Tiu ĉi speco de movo nomiĝas ŝanĝo. La efektiveco de la ŝanĝita ŝtono estas tuja, tio signifas, ke ĝi povas ŝaki aŭ partopreni en matado.

La ceteraj reguloj estas analogaj kiel en tradicia ŝakludo, kun la diferenco de la pato (la ludanto ne estas en ŝako, sed li havas je dispozicio nenian permesitan movon), estas traktata kiel malvenko. La ludanto, kiu troviĝas en tia situacio, ricevas 1/4 da poento, lia kontraŭulo - 3/4 da poento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]