Helena de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Helena apud Konstantino

Flavia Iulia Helena, ankaŭ konata kiel sankta HelenaHelena de Konstantinopolo, (naskiĝis en Trapani, ĉ. la jaro 250 - m. en Romo, en 329), estis romia imperiestrino kaj sanktulino de la romkatolika kaj ortodoksa eklezioj.

Konstancio Ĥloro prenis ŝin kiel konkubinon, poste kiel edzinon kaj pli malfrue li divorcis en 292 por geedziĝi kun la bofilino de Maksimiano, Flavia Maksimiana Teodora. La filo de Helena, Konstantino la 1-a, konvertiĝis en la imperiestro de la Romia Imperio kaj, post lia kroniĝo, ŝi ludis gravan rolon en la imperia kortego. Dum regado de Konstantino ŝi kristaniĝis, kaj influis sian filon favore al kristanismo.

Ŝi estas konsiderata kiel sanktulino de la ortodoksaj kaj romkatolikaj kristanoj, fama pro la pieco kiun ŝi montris. Eŭsebio prenis detalojn de ŝia pilgrimado al Sankta Lando kaj al aliaj provincoj de Mezoriento. Tradicie ŝi estas konata pro la serĉado de la relikvoj de la kruco de Kristo kaj pro la serĉado de la restaĵoj de la tri reĝoj, kiuj nuntempe troviĝas en la katedralo de Kolonjo.

Ŝia tago estas festata de la ortodoksa eklezio kune kun Konstantino, la 21-an de majo. La romkatolikoj memorigas ŝin la 18-an de aŭgusto. En la katolika sanktaro ĝi estas sankta patronino de la arkeologio, la konvertiĝo kaj la malfacilaj geedziĝoj.

La kutimaj ikonoj pri ŝi montras romian imperiestrinon, vestita per riĉaj kostumoj kaj preskaŭ ĉiam portante la krucon kaj kelkfoje apud ŝi aperas Konstantino.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda