Helpo:Enplekti paĝon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu helpopaĝo priskribas, kiel oni aperigas la tekston de paĝo ene de alia paĝo. Tion oni ankaŭ nomas transkludon, ĉi tie ĉefe „enplektado“.

La sintakso estas

{{paĝonomo}}

Ne okazu per paĝonomo iu konflikto kun la nomo de variablo, funkcio aŭ io simila.

Efiko: Je ekzakte ĉi tie loko estas aldonata la teksta sekvenco, kiu rezultas per analizo de la enplektita paĝo sub la momentanen kondiĉoj.

Nedevige povas esti aldonataj per Pipe-simbolo | disigitaj parametroj:

  • {{paĝonomo|Parametrolisto}}

Krome ekzistas du specialaj malkomponilaj funkcioj; vidu malsupre:

  • {{#lst:paĝoX|sekcioY}}
  • {{#lstx:paĝoX|sekcioZ}}

Nomspacoj[redakti | redakti fonton]

Principe ĉiu regula (stata) paĝo povas esti enplektata en aliajn. Pri la malsamaj nomspacoj estas apartaĵoj.

Ŝablonoj[redakti | redakti fonton]

La tute granda pli multo de enplektitaj paĝoj devenas el la ŝablona nomspaco. La paĝoj en ĉi tiu nomspaco estas pensataj dekomence por tio, ie esti enplektataj.

Se ĉe la nomo de la enplektita paĝo ne estas donata iu nomspaco, tiam la softvaro atendas ĉi tiun paĝon en la ŝablona nomspaco.

Teknike ja povus esti antaŭmetata nomspaca prefikso Ŝablono:; sed tio nur konfuzas, ĝenas ĉe serĉoj kaj tial ne okazu. En la tre fruaj jaroj de la Vika softvaro tio eĉ foje estis necesa.

Artikolo[redakti | redakti fonton]

Kutime estas nedezirate, enplekti paĝojn el la artikola nomspaco en aliajn.

Estas kelkaj esceptaj kazoj, ĉe kiuj oni projektas artikolon enkadre de superordigita sistematiko por tio, esti enplektataj en aliajn artikolojn. La plej konata kaj plej ofta kazo estas la enplekto de apartigiloj pri antaŭnomo familia nomo en superordigitan paĝon pri familia nomo.

Ekzemplo:

  • Petra Müller estas la paĝo, kiu estas enplektata.
  • En la paĝo Müller (familia nomo) aperas la enhavo de ĉi tiu paĝo. La sintakso sub „P“ estas tie:
    • {{:Petra Müller}}
    • Ĉi tie metodo havas la avantaĝon, ke la informoj pri Petra Müller nur je unu loko devas esti tenataj aktualaj.
  • La enplektata paĝo estas plej ofte limigata al certaj amplekso.

Ankaŭ ĉi tie la nomspaco devas esti antaŭmetata; mankantaj informoj estas interpretataj kiel Ŝablono:. La nomo de la artikola nomspaco estas (malplena) – sekve la paĝonomo devas komenciĝi per antaŭmetata duobla punkto.

Se krom en ĝenerale konata kazo de familiaj nomoj la enplektado de artikoloj estas intencata, oni metu en la fontotekston de la enplektita paĝo kaŝitan komenton. En tio estu atentigata pri la enplektanta paĝo sed ankaŭ estu klarigata la celo (kiuj enhavoj estas dezirataj en la enplekto aŭ kiuj fakte ne).

Uzanto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la enplektado de fremdaj uzantopaĝoj estu aranĝata la konsento de ĉi tiu uzanto; escepte, la paĝo estas laŭ ĝia speco (ligilaro, helpaj informoj, simila al ŝablono) dekomence intencata por tio, esti uzata je aliaj lokoj kaj estas eĉ ofertata por tio.

Dosiero, Kategorio[redakti | redakti fonton]

Estas enplektata la priskribo de la kategorio aŭ dosiero; se ne la listo de ĉiuj nuntempaj membroj de la kategorio aŭ la bildo mem.

Modulo[redakti | redakti fonton]

Estas montrata la Lua-fontoteksto.

La enhavo de tuta modulo povas esti montrata kolore per:

{{#tag:syntaxhighlight | {{Modulo:Saluton}} | lang=lua}}

Pliaj projektopaĝoj[redakti | redakti fonton]

Kun paĝoj sur Vikipedio:Helpo: kaj Portalo: enplektaj estas kelkfoje uzataj.

Tio estas aparte tiam sencoplena, se la enplektita paĝo ne estas intencata nek taŭga por la ĝenerala uzado, sed nur sur ununura aŭ malmultaj certaj paĝoj estas uzataj. Ofte ili estas tiam aranĝataj kiel subpaĝoj de la enplektanta paĝo, per kio al grupigo estas evidenta.

La tekniko estas pli ofte uzata, por aparte krei enkondukajn sekciojn, plej ofte sub la nomo /enkonduko kiel subpaĝo. Tio tiam ne devas esti enmetata ĉiun fojon denove en la paĝon, se temas pri paĝoj, kiuj ĉiutage aŭ ĉiusemajne nove estas kreataj; tio ŝparas ankaŭ fizikan memoron, ĉar ĉiu versio ĉe speco de diskutopaĝo alie skribus la saman tekston denove kaj denove en la datumbankon.

Krome la enkonduka sekcio laŭbezone povas esti aparte protektata kontraŭ nedezirataj ŝanĝoj.

Specialaj paĝoj[redakti | redakti fonton]

La enplektado de specialaj paĝoj ne eblas. Kialo estas ilia dinamika generigo.

Relativaj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe ligado eblas la rilato al subpaĝoj kaj fratinaj paĝoj:

  • [[/subpaĝo|Titolo por subpaĝo]]
  • [[../|Titolo por ĉefa paĝo]]
  • [[../Fratina paĝo|Titolo por fratina paĝo]]

Ĉe ties enplektado tio principe ankaŭ eblas; tamen unue devas esti kreata per la funkcio #rel2abs la rilatigo al paĝo:

  • {{{{#rel2abs:.}}/subpaĝo}}
  • {{{{#rel2abs:..}}#}}
  • {{{{#rel2abs:..}}/fratina paĝo}}

Al la malkomponila funkcio #rel2abs povas esti transdonataj nur punktoj kaj oblikvaj strekoj kiel parametroj; tio devas komenciĝi kaj finiĝi per unu punkto.

Atentu: La uzado en enplektata paĝo alnombras la nuntempe plej ekstera (montrata) paĝo kiel rilaton por la relativa pado. La paĝo . estas la paĝo, kiu estas montrata al la leganto kaj staras en la URL. La variabloj rilatas ankaŭ al la plej supra (montrata) paĝo, kiu estas konata en la URL, kaj ne al la enplektita paĝo.

Parametroj[redakti | redakti fonton]

Precipe ĉiu paĝo povas esti enplektata per parametroj. Tio estas tamen nur kutima ĉe ŝablonoj (fontopaĝo en la ŝablona nomspaco); alie pleje ĉe spezcialaj subpaĝoj de certa projektopaĝoj.

  • {{paĝonomo|parametrolisto}}

Pri detaloj vidu ŝablonojn.

Limigi partojn de la fontopaĝo[redakti | redakti fonton]

Ofte ne estas dezirate, ke estu videblaj en la rezultanta paĝo ĉiuj partoj de la fontoteksto.

noinclude, includeonly, onlyinclude[redakti | redakti fonton]

Tri specialaj etikedoj ebligas diferencitan traktadon:

  • Per <noinclude></noinclude> ĉirkaŭataj partoj ne estas montrata ĉe la enplektado en la cela paĝo, sed estas videblaj ĉe la normala montrado de la fontoteksto.
    • Ofte estas malaktivigataj je ĉi tiu maniero la kategorioj, ĉar tiuj ne efiku ĉe la enplektado, sed nur validas por la enplektata paĝo.
  • Per <includeonly></includeonly> ĉirkaŭataj blokoj estas videblaj en la enplekto; se ne ĉe normala paĝa montrado de la fontoteksto.
  • Se ekzistas per <onlyinclude></onlyinclude> ĉirkaŭataj tekstaj sekvencoj, nur tiuj estas uzataj por la enplektado, dum ke tio ne havas influon al la normala montrado de la fontopaĝo.

Pli pri tio sub Helpo:Ŝablonoj #Kondiĉa enplektado de fontotekstaj blokoj.

<section> – Enplekti sekciojn[redakti | redakti fonton]

Evoluo de fino de 2012 ebligas, enplekti identigeblajn partojn de fontopaĝo. La antaŭaj include-etikedoj validas same por ĉiuj enplektoj. Se malsamaj celpaĝoj uzu nur certajn malsamajn sekciojn aŭ sama fontopaĝo ekzistu sur la celpaĝo plurfoje kun malsamaj sekvencoj, sekcoj povas esti adresataj.

  1. En la fontopaĝo partoj estu difinataj per paraj markiloj:
    • <section begin="markiloX" />Tekstenhavo por sekcio X<section end="markiloX" />
  2. En la enplektanta paĝo estas aranĝata la enplektado per la malkomponila funkcio #lst kaj #lstx:
    • {{#lst:fontopaĝo|markiloX}}
      • Ĉiu teksto en la bloko ĉirkaŭata de markiloX.
    • {{#lstx:fontopaĝo|markiloX}}
      • Ĉiu teksto krom la difinita per markiloX.

Por „fontopaĝo“ estu enmetata la nomo de la fontopaĝo (ekz. artikolnomo), por „markiloX“ estu elektata kaj enmetata sencoplena nomo. Ankaŭ la {{#tag}}-sintakso estas subtenata por <section>.

Al la kunaŭtoroj estu klarigata per taŭgaj kaŝitaj komentoj aŭ dokumentada paĝo, kiel tio funkciu kaj kiaj resp. kiuj enhavoj estas atendataj en la sekcio.

Frapas, ke ne estas uzata la kutima etikeda ordo <section id="markiloX">tekstenhavo</section>. Kialo estas, ke ĉe tio ne eblus iuj parte koincidaj sekcioj. Ĉe la normala sintakso kun end-etikedo </section> alia sekcio devus esti nestata en la interno de alia, aŭ tiun komplete ĉirkaŭi.

Pli: mw:Extension:Labeled Section Transclusion / Gerrit:31330 angle

Propra Vikia projekto
Ĉiam nur paĝoj povas esti enplektataj el la propra Vikio; ne eblas, per intervikiaj ligiloj aliri al aliaj projektoj.
Schachtelungstiefe
Maksimume 40 povas esti enplektataj unu en alian; ĉe ĉi tiu nombrado ankaŭ validas la ĉirkaŭantaj funkcioj.
Paĝograndeco
Estas certa limigo de grando por estiĝanta kompleta paĝo kaj la estiĝa proceso.
Memreferenco
Neniu paĝo povas enplekti sin rekte aŭ malrekte mem.

Kaŝmemoro[redakti | redakti fonton]

Ĉiu regula paĝo (escepte la spontanaj kaj dinamike kunmetataj specialaj paĝoj) estas antaŭpreparata en sia enhava amplekso kiel HTML-kodo kaj ĉi tiu ero estas konservata en paĝara kaŝmemoro sur la servilo. Ĉe aldono de parametroj validas tio malgraŭ sama pago normalokaze kiel malsama enplekto. La cetera stato estas enfrostigataj krome malmultaj elektitaj variabloj por dato/tempo sed ankaŭ mezurilaj statoj en la momento de la analizo. Per {{int:}} enplektitaj sistemomesaĝoj aperas laŭ la aktuala lingva prefero de la legan tio; por tio estas enigata en la kaŝmemoro lokotenilo.

Se iu volas legi la paĝon, tiam la teksta sekvenco de ĉi tiu enhava bloko estas kunigata kun la konstanta HTML-kodo de la Vikia portalo (de la Skin) kaj montrata al la leganto. Same sama teksta sekvenco estas enigata, se la paĝoj estas ie enplektata.

Se paĝo ŝanĝiĝas, fariĝas malvalidaj la antaŭpreparataj kodaj eroj en la kaŝmemoro ĉe ĉiuj aliaj paĝoj, kiuj tiun enplektis, ĉar povus esti, ke ties partoj ŝanĝiĝis. Tio povas konduki aparte ĉe ofte enplektitaj ŝablonoj al tio, ke daŭras momenton, ĝis estos nove elkalkulataj por dekmil da enplektantaj paĝoj la tekstaj sekvencoj en la kaŝmemoro.

Per la malpleniga ordono (angle Purge) aŭ Nula redakto povas esti atingata la sama efiko kiel per ŝanĝo de enplektita paĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Helpo:Atentigaj tekstoj – paĝoj kun tekstoj, kiuj estas montrataj dum la redaktado de paĝo aŭ estas antaŭdifintaj ĉe la novkrado de paĝo.