Henriko Fridöri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henriko FRIDÖRI)
Henriko Fridöri
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henriko FRIDÖRI (naskiĝtago nekonata, mortis la 12-an de aprilo 1928) estis svisa esperantisto de 1906 kaj membro de la Lingva Komitato.

Fridöri laboris por Esperanto precipe inter instruistoj. Li estis prezidanto de la Esperanto-Societo Zuriko kaj ano de la ekzamena komitato. Li adaptis al Esperanto la instrumetodon de G. Egli, 1912 (Orcell Füssli) kaj kunlaboris je la periodaĵoj Esperanto (UEA) kaj Svisa Espero.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.