Henrri de Sabates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sébastien Erhard (apartigilo).

Henrri de Sabates (realnome Sébastien ERHARD, naskita la 28-an de aŭgusto 1980 en Juvisy-sur-Orge (Francio) estas Esperantista aktivulo kaj aktoro.

Li kunlaboris en Vola Püg'. De 2000 ĝis 2005 li laboris kiel pedagogia kaj kultura animanto por Association Espéranto 22, Asocio por Esperanto en la franca departemento Côtes-d'Armor. Li solrolis en teatraĵo «Stilekzercoj» de Raymond Queneau prezentita interalie en Bulonjo 2005. Li estis instruisto de la franca kaj de la klasika greka en 2007 ĝis 2009.

De 2005 li partoprenas en teatra kompanio Compagnie Demodocos[1] kiu interalie surscenigas teatraĵojn de Sofoklo kaj aliaj antikvaj aŭtoroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Demodocos. Arkivita el la originalo je 2011-03-27. Alirita 2011-03-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]