Hermetikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hermetikismo (kojnea greka lingvo ἑρμητική τέχνη, "la hermetika arto") estas religia revelacia kaj sekreta instruaro de la malfrua antikva epoko. Ĝi nomiĝis laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la kromonomon Trismegisto ("trifoje plej granda Hermeso"). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toto. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por Alkemio. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novplatonismaj kaj stoikismaj konceptoj.

Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso Trismegisto estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco). Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la "Corpus Hermeticum", la "Asklepio-dialogo" kaj la "smaragdaj tabuloj". Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas "Picatrix" kaj "Kybalion". La hermetikismo regis la natursciencan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj misteremuloj.

Eksteraj ligiloj