Hiawatha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Hiawatha kaj Minnehaha laŭ la versaĵo de Longfellow

Hiawatha (ankaŭ Hajavato; en la oĝibva indiana lingvo: „kreas riverojn”) estis legenda estro de la nord-amerika onondaga indiana tribo (ĉ. 1450). Laŭ indiana tradicio, li fondis la Ligon de Kvin Nacioj (Irokeza Tribasocio).

Hiawatha estas la reprezentanto de la homa evoluo kaj civilizo. Li instruis al sia popolo agrikulturon, ŝipadon, kuracadon kaj artojn kaj per mirakla povo malsovaĝigis la malamikajn fortojn de la naturo.

Pri la historio de Hiawatha parolas la longa, populara versaĵo Song of Hiawatha (Kanto de Hiawatha) de Henry Wadsworth Longfellow (1855), kiu uzas la Kalevala-versadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]