Hidroĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entada phaseoloides - naŭtoĥorio

Hidroĥorioakvoĥorio estas unu el la disvastigmeĥanismoj de plantaj diasporoj pere de akvo. Ĝi estas tre efika meĥanismo, ĉar pere de akvo la disvastigo povas okazi tre longdistance. La plantoj ofte estas mem akvoplantoj aŭ kreskas rande de akvo. Sed speciale el la grupo de la ombroĥoriaj plantoj, kiuj uzas la pluvakvon por disigi, kelkaj taksonoj kreskas ankaŭ fore de akvejoj ĝis ene de dezerto.

Oni distingas jenajn grupojn:

  • Naŭtoĥorio, la disvastigo per drivado
  • Bitisoĥorioreoĥorio, la disvastigo per la fluado de riveretoj aŭ riveroj
  • Ombroĥorio, la disvastigo per pluvgutoj. Ili estas dividitaj en

Naŭtoĥorio[redakti | redakti fonton]

La naŭtoĥorio aŭ disvastigo per akvodrivo de akvoplantoj aŭ plantoj apud akvobordo. La diasporoj de tiuj plantoj ofte estas tre rezistaj kaj estas ĝermkapablaj ĝis 15 jaroj. Konata estas la kokoso (Cocos nucifera). Tiu drupfrukto havas ĉiun necesan por longa vojaĝo kaj povas drivi de suda Hindio ĝia suda Ameriko restante ĝermkapabla. La fibra mezokarpo servas kiel skusorbilo kaj la epikarpo kiel barilo por jonoj (salakvo). Ankaŭ la plej granda frukto de la mondo, la sejŝela palmo (Lodoicea sychellarum) disvastiĝas naŭtoĥorie, sed ne estas tiam rezista kiel kokoso.

Bitisoĥorio aŭ reoĥorio[redakti | redakti fonton]

Bitisoĥorio aŭ reoĥorio estas la disvastigado de la diasporoj helpe de la fluado de rojoj kaj riveroj. La disporoj ofte estas vezikformaj, ekzemple la Nuphar lutea aŭ enhavas naĝhiston (malpeza specifa denseco) ekzemple Caltha palustris.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Drift Seeds and Drift Fruits Arkivigite je 2014-12-14 per la retarkivo Wayback Machine