Hinata Hiiragi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinata Hiiragi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 2011 (2011-09-10) (12-jaraĝa)
en gubernio Kioto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo infana aktoro
TTT
Retejo Oficiala retejo
vdr

Hinata Hiiragi (japane 柊木陽太, nomo en kanao ひいらぎ ひなた, HIIRAGI Hinata, naskiĝis la 10-an de septembro 2011 en gubernio Kioto, do nun 12-jaraĝa) estas japana infana aktoro. Li ekaperis en japanaj televidaj produktaĵoj en somero 2021, do ankoraŭ naŭjara. Laŭ noto de julio 2021 el la retejo Twitter,[1] vidante la laboron de la aktoro Taiŝi Nakagaŭa, la naŭjarulo decidiĝis voli labori kiel aktoro, kaj efektive sukcesis eniri la distran mondon.

Internacie li aparte konatiĝis pro la filmo Kaibutsu (2023), kie li aktoris kun la 2 jarojn pli aĝa Soya Kurokawa (Soja Kurokaŭa, 黒川想矢). La filmo havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[2] kie ĝi konkuras por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblas la 2-an de junio 2023.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]