Hioido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Video pri la rolo de la hioido por la parolkapablo en moderna homo kaj la neandertala homo de la jutuba kanalo Scivolemo.

La hiohido (latine: os hyoideum) estas osteto kiu situas en la areo de la kolo. La osteto havas la formon de hufofero.

Du specoj de muskoloj fiksiĝas al la hiohido:

La supraj langomuskoloj, fiksitaj al la hiohido kaj la mandiblo, havas la sekvajn kvar funkciojn:

  • formado de buŝfundo
  • platformo de la lango
  • malfermado de la buŝo
  • glutado

Iliaj latinaj nomoj estas m. geniohyoideus, m. hylohyoideus, m. stylohyoideus kaj m. digastricus.

La malsupraj langomuskoloj situas inter la hiohido kaj la klaviklo kaj riparo. Ili havas la sekvajn du funkciojn:

  • Malfermado de la buŝo
  • glutado

Iliaj latinaj nomoj estas: m. thyrohyoideus, m. sternothyroideus, m. sternohyoideus kaj m. omohyoideus.

Aldonaj bildoj[redakti | redakti fonton]