Hipofluorita acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipofluorita acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hipofluorito de hidrogeno
Kemia formulo HFO
PubChem-kodo 123334
ChemSpider kodo 109936
CAS-numero-kodo 14034-79-8
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflava likvaĵo super −117 °C
  • Blanka solido < −117 °C
Molmaso 36.0057 g mol−1
Smiles OF
Denseco 1,143 g/cm3 (likva)
Fandopunkto −117 °C (−179 ; 156 K)
Bolpunkto inter 10 °C kaj 20 °C
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) toksa substanco
Ekflama temperaturo malstabila substanco
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco S12, S13, S17
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo 02 – Treege brulema
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H312, H314, H315, H317, H318, H319, H320, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P260, P262, P264, P273, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P337+313, P353, P360, P363, P370+378, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Hipofluorita acido estas kemia substanco kies molekula formulo estas HOF kaj ĝi estas peranto en la akvoksidado kun fluoro, estigante fluoridan acidon kaj oksigenon. Ĝi estas la sola hipohalogenida acido kiu izoleblas kiel solido. Hipofluorito de hidrogeno estas eksplodema kaj malkomponiĝas en oksigenon kaj fluoridan acidon. Ĝi estis unue izolita en la jaroj 1970 en ties pura formo pere de la glacifluorigo. En malaltaj temperaturoj HOF estas solido kiu fandiĝas je −117 °C fariĝante palflava likvaĵo kaj bolas en meditemperaturo.

La komponaĵo estis studita en la solida fazo per Ikso-radia kristalografio kiel iu molekulo kun angula geometrio je 101°. La longoj de la ligoj O-F kaj O-H estas respektive 144.2° kaj 96.4° pm. La solida strukturo konsistas je ĉenoj kun araĵoj O-H--O. La strukturo same estis analizita en gasa stato, kie la anguloligo H-O-F estas iom malpli ol 97.2 °.

Pri la fluoro, la sola oksoacido konata estas la hipofluorita acido. Ĝi estis produktita pasigante F2 sur glacio je −40 °C, kolektante la gason HOF sekvata de ties kondensiĝo.

F2 + H2O → HOF + HF

Ĝi eksplode malkomponiĝas en meditemperaturo por formi HF kaj O2

2 HOF → 2 HF + O2

Hipofluorita acido kun acetonitrilo (ordinare pasante gasan fluoron tra humida acetonitrilo) agas kiel alte elektrofila agento por oksigena transigo. Traktante "fenantrolinon" per ĉi-reakcianto estiĝas la kompleksa "duoksido de 1,10 fenantrolino", 50 jaroj post la unua sensukcesa pruvo.

La saloj de la hipofluorita acido nomatas hipofluoritoj, kies konjuga bazo estas la jono OF. La "trifluorometila hipofluorito" estas ekzemplo de tiu salo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mineralaj acidoj[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido