Fluorata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fluorata acido
Bastoneta pilka strukturo de la fluorata acido
Kemiaj ligoj de la fluorata acido
Mineralo fluorito

Fluorata acidoHFO3 estas hipoteza oksida acido de fluoro, molekula maso 68 g/molo, gasa substanco kiu povas dissolvi silikon, kaj konservi ĝin pendanta en la gasa stato. Do, ĝi dissolvas glasojn, kristalojn kaj plurajn multekostajn ŝtonojn. Ĝi estas pli peza ol la atmosfera aero, ne estas brulema, kaj estas venena kiam enspirita. La hidrogena fluorato miksita kun akva solvaĵo estigas fluoratan acidon. Ĝia odoro estas penetranta kaj iom simila al tiu de la klorida acido.

Ĝi korodas bestajn kaj vegetalajn materialojn kaj la lumo ne havas efekton sur ĝin. Ĝi eligas blankajn fumojn en la humida atmosfero. Ĝi estas forte acida kaj do ruĝigas organikajn vegetalojn. Ĝi precipitas kalcian hidroksidon kaj ne reakcias kun platino, oro, arĝenta hidrargo, stano, plumbo, antimono, kobalto, nikelo kaj bismuto, sed reakcias kun fero, arseno kaj mangano[1]. Fluorata acido estas preparebla reakciante "natria fluorato" kun sulfata acido kaj ne povas esti konservita en vitraĵoj.

2 NaFO3 + H2SO4 → Na2SO4 + 2 HFO3

Mineralaj acidoj[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]




Referencoj[redakti | redakti fonton]