Kalcia hidroksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kalcia hidroksido (ankaŭ: Kalcia hidroksido, solvita kalko) estas hidroksido de la kalcio.

Miksaĵo kun pli ol 95 % CaO nomiĝas blanka kalko.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

kalcia hidroksido

Kalcia hidroksido Ca(OH)2 estas blanka, kaŭteriza pulvoro, kiu solviĝas malbone en akvo (ĉ. 1,7 g/l).

La bruligita (nesolvita) kalko (kalcia oksido, brulkalko) kaj solvita kalko estas forte kaŭterizaj (pH-valoro 12–13), kontakto kun la okuloj povas kaŭzi blindecon.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Kalcia hidroksido estiĝas sub forta varmoevoluo (ekzoterma reakcio) ĉe kuniĝo de kalcia oksido kun akvo. Tiun proceson oni nomas ankaŭ kalksolvo. La varmoevoluo estas tiel forta, ke partoj de la akvo vaporiĝas (nomata ofte „fumas“).

\mathrm{CaO + \ H_2O \longrightarrow \ Ca(OH)_2}

Kalcia hidroksido estas ankaŭ interprodukto por produktado de klorkalko.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Ties suspensioj en la akvo estas:

  • graskalko: krem-sapa maso – konstrumaterialo: kalkmortero
  • kalklakto: blanketa, laktosimila likvaĵo
  • kalkakvo estas (proksime) saturigita solvaĵo de kalcia hidroksido kaj servas ankaŭ kiel pura likvaĵo por pruvi ĉeeston de karbona dioksido.
  • Oni uzas ĝin ankaŭ kiel medikamenton en la dentomedicino.
  • ero de spirkalko, por elfliltri karbonan dioksidon el la ellasita spiro.
  • sensulfurigo de ellasaj gasoj
  • fungicido en la hortikulturo
  • deninfekta materialo kiel solvita kalko (ekz. en stalo)
  • E 526, acida reguligilo en la nutraĵindustrio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]