Fluorito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flava fluorito.
Diversaj variantoj de fluorito.

La fluorito, aŭ fluorspato, estas mineralo de la grupo III (halogenidoj) laŭ la klasado de Strunz, formata de la kombino de kalcio kaj fluoro, de formulo CaF2. Ĝi kristaliĝas en la kuba kristalsistemo.

La fluorito troviĝas en Hispanio, Rusio, Anglio, Ĉinio, Usono, Meksikio, Namibio kaj Germanio. La mino plej granda en la mondo troviĝas en Meksikio en la subŝtato de San Luis Potosi.