Hiroyuki Goto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiroyuki Goto
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1973 (1973-08-02) (50-jaraĝa)
en Tokio
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Keio
Okupo
Okupo kreisto de videoludoj
vdr

Hiroyuki Gotō (後藤 裕之, Gotō Hiroyuki, Tokio, Japanio) deklamis nombron pi parkere ĝis 42 195 decimaloj en la NHK Radicentro de Tokio la 18an de Februaro 1995. Tio estis tutmonda rekordo tiam, kiun li tenis dum pli ol unu jardeko ĝis Lu Ĉao rompis ĝin en 2005.

Li estas desegnisto de videoludoj ĉe Namco. Li estis la kreinto de la vorto-puzlo videoluda Kotoba no Puzzle Moji Pittan, kiu estis publikigita kiel ludo por videoludejo en 2001 kaj poste iĝis disponebla por variaj komputiloj kaj porteblaj ludilsistemoj.