Historio de Esperanto (Courtinat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Historio de Esperanto
Historio de Esperanto
Historio de Esperanto
Aŭtoro Leon Courtinat
Eldonjaro 1964
Urbo Bellerive-sur-Allier
Eldoninto Imprimerie Moderne
Paĝoj 1332
vdr

La Historio de Esperanto, verkita de Leon Courtinat, estas verko pri la "Movado kaj Literaturo" de Esperanto.

Aperis tri volumoj:

La plej granda problemo estas ke Courtinat ofte ne indikas siajn fontojn, kaj ŝatas transpreni eĉ tutajn paragrafojn el fremdaj verkoj, sen ia indiko. Propraj vortoj kaj ŝtelitaĵoj foje estas miksitaj.

Ekzemplo estas la Historio de Esperanto (Zakrzewski), kiun Courtinat "recenzas" en la unua volumo, p. 391/392. Ĝi estas preskaŭ ĉiuvorta plagiato el Esperanto, 20-a de septembro 1913. La Zakrzewski-biografio, kiu troviĝas ĉe Courtinat tuj sekve, estas prenita el Enciklopedio de Esperanto, p. 578.

Aldoniĝas faktaj eraroj, kiel la aserto (dua volumo, p. 637) ke Edmond Privat estis depost 1922 direktoro de ICK, kvankam tiu posteno ekzistis nur ekde 1925, kvankam ĝis 1930 la nomo ne estis direktoro, sed sekretario, kaj kvankam Privat neniam estis sur tiu posteno, sed Robert Kreuz.

Supozeble ĉe Courtinat ne temas pri konscia ofendo de sciencaj normoj kaj konscia rabo de la laboro de aliaj homoj, sed pri nekonscia agado pro manko de spertoj. Tamen, ĝi ne estas uzebla en serioza historiografio pri Esperanto.