Historio de la mondolingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Historio de la mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. estas 244-paĝa libro de Ernest Drezen, kiun eldonis Ekrelo en 1931.

„Post Histoire de la langue universelle de Couturat kaj Leaut, ni ne havis tian kompendion. Finaj listoj, kun fontlibroj, nomaroj de l' cititaj personoj kaj de P priparolitaj lingvoj, kiel ankaŭ la marĝenaj titoloj tre faciligas serĉadon en la tre ampleksa enhavo. La tuta serio de l' malnovaj strangaj proponoj, pasigrafioj skrib- aŭ simbolaj lingvoj renoviĝoj de la latino, kalejdoskope pasas antaŭ la leganto. Por la unuaj periodoj, la ordo estas tiu de l' jaroj por la lastaj, ni havas paralelajn ĉapitrojn pri la diversaj nuntempaj direktoj en la serĉado al mondlingvo. La verko ne nur estas per la liveritaj faktoj, referencoj, tabeloj, tre taŭga laborilo por studemuloj ĉe tiu fako, sed per konsideroj, juĝoj de P aŭtoro, per detalaj ĉapitroj pri Volapük, E, Ido, per la aldonitaj portretoj, montroj de strangaj alfabetoj ekzemploj pri malmulte konataj projektoj per la ĝeneraltemaj ĉapitroj, ĝi fariĝis ankaŭ verko leginda de ĉiu samideano.“
(Georges Stroele , Esperanto, 1932, paĝo 106)

La tria eldono el 1967 aperis ĉe Librejo Pirato.

La kvara eldono el 1991 aperis ĉe Eldonejo Progreso en 1991, eldonita kaj komentita de S. Kuznecov.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj