Hitman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo de la serio Hitman

Hitman estas la nomo de triapersona videoludserio de la ĝenro agaj ludoj disponebla por Vindozo, Playstation 2, Playstation 3, Xbox, Xbox 360 kaj Gamecube, kreitaj de la dana IO Interactive. La ĉefrolulo de la serio estas Agento 47, mortiga murdisto klonita kaj engaĝita de la International Contract Agency.

La ludoj, juĝitaj tre perfortaj, estas pesitaj kiel M (Mature) laŭ la taksadometodo ESRB. Ili estas karakterizataj de la muzikoj de Jesper Kyd.

Estis kreita filmo inspirita el la serio, kun Timothy Olyphant kiel ĉefrolulo.

La serio

La sagao estas komponita el 4 titoloj. Eidos kaj IO Interactive anoncis la alvenon de kvina ĉapitro antaŭfiksitan ĝis 2012, nomata 'Hitman: Absolution.

Titolo Jaro Platformo
Hitman: Codename 47 2000 Vindozo
Hitman 2: Silent Assassin 2002 Vindozo, PS2, Gamecube, Xbox
Hitman: Contracts 2004 Vindozo, PS2, Xbox
Hitman: Blood Money 2006 Vindozo, PS2, Xbox, Xbox 360
Hitman: Absolution 2012 Vindozo, PS3, Xbox 360

Komunaj karakterizoj

La lokoj, en kiuj disvolviĝas la pluraj misioj de la videoludoj de la serio Hitman.

Ĉiuj ludoj de la serio Hitman permesas kompletigi la nivelojn diversmaniere. Oni povas elekti kaŝan aliron (uzante silentigitajn armilojn, ŝnurojn por strangoli, tranĉilojn, venenojn, tiel, ke oni estu kiel eble plej silenta) aŭ senkompatan aliron (mortigante ĉiun malamikon, kiu aperas per ĉiu ajn armilo). Por obteni plej bonan poentaron (aŭ, kiel en Blood Money, pli altan rekompencon), estas preferinde kompletigi la nivelojn per la kiel eble malplej bruo. En ĉiu nivelo cetere, aperas pluraj vojoj por alveni al la celo, estas tasko de la ludanto elekti la vojon, kiun li opinias pli taŭga. Grava estas la eblo travestiiĝi. Ĉi-maniere oni povos aliri rezervitajn areojn, ne naskante suspektojn.

La rolulo estas sufiĉe primanovrebla, saltojn li faras nur alproksimiĝante al muroj aŭ al ĉiu ajn afero, sur kiun li povas grimpi. Cetere li plenumas movojn, kiuj bonege permesas la "murditan” metion.

En la lasta epizodo de la serio, Blood Money, oni implementis novajn movojn, speciale pri la interago kun la pejzaĝo. Ekzemple oni povas superpasi balkonojn, surgrimpi skafaldojn, liftojn kaj strangoli tiun, kiu ĝin estas uzanta, kaj tiel plu.

Ekde Silent Assassin ĝis poste, estis aldonita nova funkcio: la Alarm Meter. Ĝi utilas indiki la suspektonivelon, kiun havas la gvardioj, pri la ĉefrolulo. En la kvara ĉapitro de la serio, Hitman: Blood Money, oni aldonis monan pagosistemon kun la eblo aĉeti armilojn kaj informaciojn, kune kun diskonatecosistemo, kiu ŝanĝiĝas laŭ la metodo, per kiu oni plenumas la misiojn: ju pli ĝi estas malalta, des pli bonas. La ludoj apartenas al la ĝenro de ŝtelmovaj ludoj. Malsame al multaj aliaj tiaj videoludoj, Agento 47 ne mortas tuj post kiam li estas frapita, sed simple vundiĝas.