Hojo Ujimasa
Hojo Ujimasa (japane: 北条氏政; naskiĝis en 1538; mortis la 10-an de aŭgusto 1590) estis la kvara estro de la Hojo-klano kaj daimio de Odawara-kastelo.
Li komandis dum multaj bataloj kaj retiriĝis en 1590. Lia filo Hojo Ujinao fariĝis klanestro, sed dum la sama jaro malvenkis kontraŭ Toyotomi Hideyoshi kaj devis memmortigi sin kun sia frato Hojo Ujiteru.
Kiel multaj samurajoj, kiuj devis mortigi sin per seppuku Ujimasa verkis mortpoemon:
- Aŭtuna vespervento
- Forblovu la nubajn, kiuj amasiĝas
- Super la pura luna lumo.
- Kaj nebulojn, kiuj kaŝas nian menson,
- Ankaŭ tiujn, forbalau.
- Nun ni malaperas
- Do, kion pensi pri tio?
- De la ĉielo ni venis
- Nun ni rajtas reiri
- Tio estas almenaŭ unu vidpunkto.
Referencoj
- Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.