Seppuku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akashi Gidayu writing his death poem before committing Seppuku.jpg

Seppuku (切腹; "mem-elintestumo") alinome harakiri (腹切 り; "ventrotranĉado") estis la sola dignoplena sinmortiga formo de la samurajoj de la feŭda Japanio. La vorton seppuku uzas la japanoj, dum la eksterlandanoj konas la formon harakiri pli bone. La vorto venas el du ĉinaj ideogramoj, kiuj signifas ventrotranĉado.

La rita ventrotranĉado okazis regule tiel: oni pikis la mallongan samurajan glavon en la maldekstran flankon de la ventro kaj tiris la glavon al la dekstra flanko. Tiam oni turnis la glavon supren kaj tiris plu. La plej elstaraj samurajoj faris eĉ komence krucan tranĉon sub la brustokorbo suben kaj poste tratranĉis eĉ sian propran gorĝon.

Ĉar la sepukuo estis tre dolora kaj longa morto, tiel ĝi validis kiel pruvo por la kuraĝo, memkontrolo kaj samuraja decidiĝo kaj ligiteco.

Ekzistis du tipoj de la sepukuo: la memvola kaj la deviga

La memvola speco[redakti | redakti fonton]

La memvola sepukuo disvastiĝis en la 12-a jarcento, kiam la batalantoj tiel provis eviti honton de la kaptiteco. Kelkfoje okazis sepukuo, ĉar la servutulo volis sekvi la bienulon en la morton, tiel pruvante la fidelecon. Okazis sepukuo pro protesto kontraŭ iu agado de la registaro, superulo (tio okazis eĉ en la moderna Japanio: la verkisto Mishima Yukio tiel protestis kontraŭ la tiama registara politiko)

Ekzistis ankaŭe nejapanaj uloj, kiuj faris harakiron. Ekzemple, naziisto Karl Haushofer

La deviga speco[redakti | redakti fonton]

La deviga sepukuo estis mortpuno de la samurajoj por eviti honton de la senkapigo. Tio estis kutima praktiko ekde la 15-a jarcento ĝis 1873, kiam oni malpermesis tion.