Honkonga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Honkonga lingvo, propralingve Hoy-KoyHoykoy (pronuncu /hoŋkoŋ/), t. e. "Honkongo", estas internacia planlingvo proponita de svedo Gustav Ottander en 1947.

La lingvo estas kreita celante esti facila al ĉinoj. La vortoj havas unu aŭ du silabojn. Multaj literoj havas valorojn malsamaj al uzataj en eŭropaj lingvoj. La vortprovizo estas arbitre elektita.

Ekzempleto (sen traduko): vikägo mea tvoy qa slakoma slosmi blarä, se vi dvaqä julgö.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En la sveda kaj la honkonga[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Ottander: Hoykoy-systemet.
    • 1-a volumo. Östervåla 1947. 7 paĝoj.
    • 2-a volumo: Grigölga jo frapa vöy. (Bygg upp en ny värld.) Östervåla 1948. 16 paĝoj.
    • 3-a volumo: Li vijUl da qtoy. (Vieler till mer.) Östervåla 1948. 14 paĝoj.

En la germana[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Ottander: Das Hoykoy-System. 1948. 27 paĝoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Ottander: Lernolibro pri la arta lingvo Hoykoy.
    • 1-a eldono. Östervåla 1951. 29 paĝoj.
    • 2-a eldono. Östervåla 1953. 23 paĝoj.
  • Gustav Ottander: Esperanto-Hoykoya vortaro.
    • 1-a eldono. Östervåla 1952. 10 paĝoj.
    • 2-a eldono. Östervåla 1953. 18 paĝoj.