Hoogezand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto de la areo

Hoogezand (53° 10' N 06° 46' E Mapo) estas vilaĝo en la komunumo Hoogezand-Sappemeer, kiu situas en la nordorienta parto de Nederlando. La nomo referencas al pli alta sabla (Hooge Sandt) loko en la torfejo tratranĉita kiam la kanalo Winschoterdiep estis fosata. Apud ĉi tiu kanalo oni fondis en 1618 la vilaĝon.

En la komenco la vilaĝo estis centro de torfo produktado. Kiam la torfo forkonsumiĝis fabrikoj por pajlokartono kaj terpomofaruno estis malfermitaj. Nuntempe Hoogezand estas plej konata pro ĝiaj ŝipfarejoj. En la ŝipfarejoj la ŝipoj estas enakvigataj flanken, kiu estas rara en la ŝipfarado.

En 1949 Hoogezand kaj Sappemeer kuniĝis. Hodiaŭ Hoogezand-Sappemeer havas preskaŭ 35 000 loĝantojn. Ĉirkaŭ 21 000 el ili loĝas en Hoogezand.

Eksteraj ligiloj