Hospital de Órbigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hospital de Órbigo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24286
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 961  (2023) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 5° 53′ U (mapo)42.461111111111-5.8841666666667Koordinatoj: 42° 28′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 818 m [+]
Areo 4,58 km² ( 458 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hospital de Órbigo (Provinco Leono)
Hospital de Órbigo (Provinco Leono)
DEC
Hospital de Órbigo
Hospital de Órbigo
Situo de Hospital de Órbigo
Hospital de Órbigo (Hispanio)
Hospital de Órbigo (Hispanio)
DEC
Hospital de Órbigo
Hospital de Órbigo
Situo de Hospital de Órbigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hospital de Órbigo [+]
vdr

Hospital de Órbigo [ospiTAL deORbigo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco. Hospital de Órbigo estas etimologie komprenebla kiel Hospitalo, Malsanulejo aŭ Gastejo de la rivero Órbigo, kiel aludo al protektado al la Jakoba Vojo fare de la Ordeno de Sankta Johano.

Komarkoj de la provinco Leono; Hospital de Órbigo estas en la centro.
Mezepoka festivalo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Hospital de Órbigo kaj Puente de Órbigo, okupas totalan areon de 4,8 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 977 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Leono, provinca ĉefurbo.

En 456 okazis batalo inter la partianoj de Teodoriko kaj de Rekiario. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]