Hristo Marinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hristo MARINOV (1921-1997), ekologiisto kaj fakulo pri regiona ekonomio, forpasis la 3- an de decembro en Sofio. Esperantisto ekde siaj gimnaziaj jaroj, prof. Marinov kunaŭtoris la monografion La evoluo de la trafiko kaj ĝia polucio (1984), redaktis kaj kunverkis la ampleksan esearon Ekofuturo (1984) kaj publikigis multajn Esperantlingvajn artikolojn sciencajn.

Marinov prelegis dum Someraj Universitataj Kursoj (Sociekonomiaj problemoj de ekologio, 1981), Internaciaj Kongresaj Universitatoj, sesioj de AIS, gvidataj de Tyburcjusz Tyblewski en Pollando, k.a. Li estis unu el la fondintoj, kaj poste vicprezidanto de Fondaĵo "Socio kaj Esperanto".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

(kunaŭtoro kaj redaktoro)