Huatanay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huatanay
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Enfluejo en la riveron Urubamba
Geografio
Landoj Peruo
Regionoj Regiono Kusko
Map
vdr

La rivero Huatanay (Ŭatanaj) estas rivero en la provincoj Kusko kaj Kispikanĉi en la Regiono Kusko, Peruo. Ĉe la elfluo estas la urbo Kusko kaj ĝi konstituas la ĉefan riveron de la valon de Kusko[1] kaj formas sian propran subbasenon ene de la baseno de la rivero Vilkanota ricevante alfluentoj Saphy kaj Tullumayo kiu trapasas la historian kernon de Kusko.[2]

Fluejo[redakti | redakti fonton]

La rivero havas sian fluejon en la riveroj Ĉokko kaj Huankaro kaj fluas 38 kilometrojn oriente-okcidenten ĝis sia elfluado en la rivero Vilkanota ĉe la loĝloko Huambutio en la Distrikto Lukre en la provinco Kispikanĉi. Li ricevas alfluon de 13 permanentaj riveroj:[3]

  1. Saphy
  2. Tullumayo
  3. Huancaro
  4. Chocco
  5. Sipaspujio
  6. Sajramayo
  7. Cachimayo
  8. Hullcarpay
  9. K'ayra
  10. Huaccoto
  11. Huasao
  12. Tipón
  13. Lucre.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En la rura parto de sia fluejo, la akvo de Huatanay estas uzitaj por irigacio de kultivoj. En la urbaj zonoj tamen la akvo estas uzitaj por lavado de vestaĵoj.[4] Aldone, la rivero ricevas la alfluon de uzitaj akvoj kiuj devenas de la urbo Kusko kaj de aliaj urbaj setlejoj en totalo de 2'022,279 m³.[5] Pro tio, la poluado de la rivero Huatanay konstituas ĉefan priokupon de la lokaj registaroj.[6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calvo Mamani, 2017, p. 50.
  2. Mendivil Riveros, 2002, p. 7.
  3. Mendivil Riveros, 2002, p. 7.
  4. Calvo Mamani, 2017, p. 48.
  5. Calvo Mamani, 2017, p. 49.
  6. Mendivil Riveros, 2002, p. 5.
  7. «Basura y contaminación en el Huatanay». Diario Correo. 23a de oktobro 2014. Konsultita la 19an de septembro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]