Huesa del Común

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huesa del Común
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 0° 55′ U (mapo)41.0104815-0.91978560000001Koordinatoj: 41° 1′ N, 0° 55′ U (mapo) [+]
Alto 869 m [+]
Areo 61,688398 km² ( 616 8.8 398 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huesa del Común (Provinco Teruelo)
Huesa del Común (Provinco Teruelo)
DEC
Huesa del Común
Huesa del Común
Situo de Huesa del Común
Huesa del Común (Hispanio)
Huesa del Común (Hispanio)
DEC
Huesa del Común
Huesa del Común
Situo de Huesa del Común

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huesa del Común [+]
vdr

Huesa del Común [ŬEsa delkoMUN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La municipo inkludas ankaŭ la loĝlokon Rudilla, aligita en 1977.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 101 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Fonfría (okcidente) kaj Cortes de Aragón (oriente) laŭ la ŝoseo A-2514. Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 869 msm pro kio la klimato estas malvarma. Du riveroj trafluas la teritorion, nome Aguasvivas kaj Marineta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la kastelo.
Rudilla.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. En la 19-a jarcento oni suferis sekvojn de la Milito de Hispana Sendependigo kaj de la karlismaj militoj en kiu oni ruinigis la kastelon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Huesa del Común kie oni malaltiĝis el 170 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj nur 11 loĝantoj; estis eĉ nur 7 en 2005.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), minado, forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo. Tradicie gravis ceramiko, jam ne plu. Aktuale enmodiĝis montogrimpado per viaferataoj.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la kastelo, ponto super rivero Aguasvivas, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]