Hugo William Salokannel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugo William SALOKANNEL (pseŭdonimo Bontemplano; naskiĝis la 19-an de januaro 1880 en Lahti; mortis la 20-an de septembro 1966 en Laihia) estis finna esperantisto kaj staciestro.

Li fervore agadis en idealismaj movadoj: popolklerigado, pacifismo, vegetarismo. Li estis esperantisto de 1904. Li estis prezidanto de EAF ktp. Li redaktis Kristanan Esperon kaj publikigis du novajn eldonojn de la unua finna Esperanto-lernilo.

Verkoj

En Esperanto

  • Iom pri la plibonigo de l' mondo. Bomlitz (Germanio): Brockhof, 1914. 16 paĝoj.
  • Ĉu la kulturitaj nacioj bezonas kristanismon? Mediteroj. Vaasa: Ilkka, 1921. 14 paĝoj.
  • Esperanto-finna frazlibreto. (Pikku esperanto-suomalainen tulkki.) Vaasa: Ilkka, 1922. 16 paĝoj.
  • Malpermesa leĝo en Finnlando, [proksimume 1922]. 7 paĝoj.
  • Grava popolhigiena kaj socia demando. Vaasa: Ilkka, 1926. 52 paĝoj.
  • Esperanta kantareto, finnaj religiaj kaj popolaj kantoj. Vaasa: Ilkka, 1935. 16 paĝoj.
  • Oraj konsiloj por trovi bonan edz(in)on. Vaasa: Ilkka, 1946. 8 paĝoj.
  • Dialogo inter kristano kaj ateisto. Vaasa, 1949. 6 folioj.
  • Biografiaro de l' parencaro Salokannel. Vaasa: Ilkka, 1952. 32 paĝoj.
  • La ununura amo de Kristo devigas la kristanojn al reciproka amo kaj konkordo. Laihia 1952. 18 paĝoj.

En la finna

  • Esperanton woittokulku. (Malŝlosilo finna.) Osakeyhtiön Kirj., 1911. 16 paĝoj.
  • Tohtori L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Helsinki: Raittiuskansan Kirj., 1911. 8 paĝoj.
  • Esperanto rautateillä, postissa ja sähkolennätinlaitoksessa. Helsinki: Otava, 1919. (Otavan Esperantosarja 6.)
  • Muistitaidon opas. (Finnlingva mnemonika gvidlibreto kun Esperanta resumo.) Jyväskylä: Gummerus, [1919]. 78 paĝoj.
  • Esperanto ja rauhanaate. Vaasa: Ilkka, 1919. 16 paĝoj. (Laihian Esperantoyhdistyksen 1.)
  • Esperanton kielioppi sekä esimerkki- ja harjotussarja. Jyväskylä: Gummerus, [1919]. 120 paĝoj.
  • Esperanto-kielioppi sekä harjotuskokoelma. (Esperanto-gramatiko kaj ekzercaro.) Jyväskylä: Gummerus, [1921]. 136 paĝoj.
  • Maailmankielikysymyksen paras käytännöllinen ratkaisu. Vaasa: Ilkka, 1923. 12 paĝoj.
  • Kuusitoista ajankohtaista syytä kansainvälisen apukielen kiireellisen käytäntöönottamisen puolesta. [Uusikaupunki], 1937. 23 paĝoj.
  • Keinotekoisen yhteiskielen mahdollisuuksista ja esperantosta. Vaasa: Ilkka, 1924. 16 paĝoj.
  • Hauska matka Länsi-Europan ympäri esperanton avulla. (Agrabla vojaĝo per Esperanto ĉirkaŭ la okcidenta Eŭropo.) [Kuopio, 1927.] 11 paĝoj.
  • Ihmeellisiä sielutieteellisiä ilmiötä. (Mirindaj psikologiaj fenomenoj.) Tampere: Suomen Kristillisen Työväen Liitto, [1951]. 20 paĝoj.
  • Englanninko kieli kansainväliseksi? Jämsä: Lehden Kirjapaino, 1952. 7 paĝoj.