Humo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humo havas karakterizan nigran aŭ brunan koloron kaŭze de akumulado de organika karbono.

Humo estas kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el malkomponiĝo de mortaj, precipe vegetaĵaj organismoj de grundoj.

Pri arbaroj, la humo precipe estiĝas el foliolitiero [1]. Laŭ la ekologiaj cirkonstancoj, tiu ĉi disvolviĝas en moron ( aŭ krudhumon ), en modron aŭ en mullon.

  • Moro estas arbara humo - ĉe oligotrofa supra grundo -, ĉe kiu tipa kovraĵo de organika substanco kun eta malkombin-intenseco kuŝas sur minerala grundo [2].
  • Modro estas tera arbara humo - ĉe mezotrofa supra grundo - ĉe kiu la la vegetalrestaĵoj per grundobestoj estas dispecigitaj kaj transformitaj en fekaĵrestaĵojn ĉe modera miksado kun la minerala grundo [3].
  • Mullo estas tera arbara humo - ĉe eŭtrofa supra grundo -, ĉe kiu la organika substanco ĉe forta malkombin-intenseco estas plene miksita kun la minerala grundo [4].

Referencoj

  1. Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
  2. Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
  3. Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2
  4. Simon, Karl-Hermann (ed) 1995, p.2

Bibliografio

  • Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp. esperante