I Love New York

El Vikipedio, la libera enciklopedio

I Love New York (stiligita I NY, esperante Mi amas Nov-Jorkon) estas slogano, simbolo, emblemo kaj kanto, kiuj estas la bazo de reklama kampanjo uzata ekde 1977 por antaŭenigi turismon en la ŝtato Novjorkio, inkluzive Novjorkon. La varmarkita emblemo, posedata de la Novjorka Ŝtata Sekcio de Ekonomia Evoluo, aperas en memoraĵaj butikoj kaj broŝuroj tra la ŝtato, iuj licencitaj, multaj ne.

La kanto "I Love New York" estas la ŝtatkanto de Novjorko.

La emblemo estis desegnita de grafikisto Milton Glaser en 1976 en la malantaŭo de taksio kaj estis desegnita kun ruĝa kolorkrajono sur peceto da papero. La originala desegno estas en la Muzeo de Moderna Arto en Manhatano.