Iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iktero
klinika signo • simptomo aŭ signo

Iktero kiel simptomo de hepatito A

Iktero kiel simptomo de hepatito A
MeSH [1]
vdr

Ikteroflavmalsano (el la greka icterus) estas malsano-simptomo, karkaterizita per flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo. Ĝin kaŭzas la plimultiĝo de bilirubin-enhavo en la sangosero (bilirubino estas flavkolora farbaĵo en la galo). Tiu farbaĵo kolorigas laŭpaŝe la haŭton, organojn, mukan memranon, skleroton.

Tri tipoj

  • hemolita flavmalsano: Se la erirtocitoj abrupte disfalas, granda kvanto de galofarbaĵo estiĝas el la tiam liberiĝantaj hemoglobinoj. En la sangosero plimultiĝas la bilirubin-glukuronido. Tiukaze la fekaĵo estas pli malhelo ol nromalokaze, oni trovas en la urino multan urobilinogenon kaj neniom da bilirubino.
  • parenĥima flavmalsano: La sekrecia funkcio de la hepetaj ĉeloj ĉesas kaj la galofarbaĵo sorbiĝas el la galaj kanaletoj. Ĝin kaŭzas bakterioj, viroj, venenoj. La bilirubin-enhavo de la sangosero altiĝas, la urino entenas bilirubinon-urobilinogenon.
  • meĥanika flavmalsano: ĝin kaŭzas la ŝtopiĝo de la de la grandaj galokanaletoj. En la sero plimultiĝas la libera bilirubino, la fekaĵo estas senkolora (?), la urino entenas bilirubinon, sed neniom da urobiligeno.

Eksteraj ligiloj

greke http://pediatrics.about.com/od/weeklyquestion/a/04_abo_incmplty.htm greke http://www.pmfhk.cz/VZL/VZL3_2004/2Slovacek.pdf greke http://www.hepatitis.cl greke http://web.archive.org/20030327123031/www.geocities.com/alam_penyakit/PenyakitDemamKuningJaundis