Imitulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aro da imtuloj pri la kantisto Elvis Presley.

Imitulo estas aktoro, kiu enkorpigas veran rolulon, ekzistantan en la realo, tiel ke li imitas ŝiajn voĉajn kaj korpajn movadojn.

La termino kutime rilatas al profesia komika amuzisto, kiu specialiĝas pri portretado de tiaj roluloj kaj kiu disvolvis ampleksan repertuaron de roluloj, kaj ne nur unu, kaj ofte eĉ aldonas novajn rolulojn al sia repertuaro, por resti flank-al-flanke kun aktualaĵoj. La roluloj estas prezentitaj kiel parto de satira kaj parodia spektaklo, desegnita por kritiki la realan rolulon (kiu kutime estas publika figuro, politikisto, ktp).

eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]