Imre Antal (pentristo)
ANTAL Imre estas rumania hungara grafikisto, pentristo en Rumanio naskita en vilaĝo Lunca de Sus la 24-an de februaro 1944.
Biografio
Imre Antal pristudis la arton en Muzik- kaj Artliceo en Târgu Mureş. Li loĝas en sia naskiĝvilaĝo. Inter 1968-1986 li estis desegninstruisto en la loka ĝenarala lernejo. Ekde 1887 li subtenas sian vivon el artkrea laboro kaj mastrumado. Liaj disciploj gajnis premiojn en la internaciaj infanpentraĵ-ekspozicioj.
Bibliografio
- Banner Zoltán: ANTAL IMRE (A csángó festő). 2005.
- Székedi Ferenc: Antal Imre, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 2002.
Ekspozicioj
Individuaj
- 1969, 1974, 1976, 1985, 1988, 1995 • Csíkszereda
- 1990 • Erdély Művészetéért Alapítvány, Budapest
- 1991, 1992 • Budapest
- 1993 • Veszprém.