Indianapolis Colts
Indianapolis Colts | |
---|---|
Fondita en | 1953 |
Subligo | American Football Conference |
Divizio | AFC South |
Ĉefteamestro | Chuck Pagano |
Koloroj | Intensa bluo kaj blanka |
Stadiono | RCA Dome |
La Indianapolis Colts ("Virĉevalidoj de Indianapolis") estas profesia teamo por usona piedpilko de la National Football League en Indianapolis, Indianao. La teamo estis fondita en 1953 kun la nomo Baltimore Colts. En 1983 la teamo transiĝis de Baltimore al Indianapolis.
Super Bowl XLI
La Colts gajnis en la finala turniro de la AFC kontraŭ la New England Patriots, 38 al 34, je 21-a de januaro 2007. La Colts kontraŭis la Chicago Bears en la Super Bowl je 4-a de februaro 2007. La evento okazis en Miamo, Florido en Dolphins Stadium kaj Colts venkis per 29:17 kontraŭ Chicago Bears.
Notindaj nunaj teamanoj
- Marvin Harrison
- Peyton Manning
- Adam Vinatieri
- Reggie Wayne
- Dallas Clark
- Joseph Addai
- Dwight Freeney
- Bob Sanders
- Tarik Glenn
- Jeff Saturday
- Marlin Jackson
- Dominic Rhodes
Notindaj eks-teamanoj
Baltimore Colts
Indianapolis Colts