Ingroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago ingroj

Ingroj, memnome InkerojneIĵoralajne, estas la ĉefa indiĝena popolo de Ingrio (kune kun Votoj). Fine de la 19-a jarcento plejmulto de la enloĝantaro de Sankt-Peterburga regiono parolis iun Suoman (Ingran) dialekton, sed laŭ popolnombrado en 1989 nur 302 el 820 registritaj ingroj ankoraŭ parolis sian propran lingvon. Multaj ingroj perdis siajn vivojn en Stalinaj gulagoj.

La hodiaŭaj Ingroj vivas inter la riveroj Narva kaj Neva. Ankaŭ ekzistas aktiva elmigrintula societo en Suomio, sed malfacilas aserti kiuj el tiuj estas "veraj" ingroj, kaj kiuj estas posteuloj de "Ingriaj Suomoj", Luteranaj suomoj elmigrintaj Ingrien dum la 17-a jarcento. Ankaŭ la propraj Ingroj hodiaŭ kutime estas Luteranoj.

La ingroj origine estis kareloj kiuj dum la 11-a jarcento translokiĝis suden, de Karelio al historia Ingrio. Pro tio ilia lingvo tre similas al la karela, kaj al la suoma. Tradicie estis du grupoj de ingroj: la "iĵoroj" de Okcidenta Ingrio, kaj la "veraj" ingroj de la golfeto de Sankt-Peterburgo.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-etnografio