Insektaj mordoj kaj pikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insektaj mordoj kaj pikoj okazas kiam insekto estas agitita, ĝenita kaj klopodas defendi sin mem pere de siaj naturaj defendomekanismoj, aŭ kiam insekto klopodas manĝi (suĉi) el la mordita persono. Kelkaj insektoj injekcias formikan acidon, kiu povas okazigi tujan haŭtoreagon ofte rezulte en ruĝeco kaj ŝvelado ĉe la vundita areo. Pikoj el fajrformikoj, abeloj, vespoj kaj vespegoj estas kutime kaŭzo de doloro, kaj povas stimuli danĝerajn alergiajn reagojn nome anafilakso por riskaj pacientoj, kaj kelkaj vespoj povas ankaŭ havi povegan mordon kune kun pikilo. Mordoj el moskitoj kaj puloj plej verŝajne kaŭzas pli jukadon ol doloron.

La haŭtoreago al insektaj mordoj kaj pikoj daŭras kutime ĝis kelkajn tagojn. Tamen en iaj kazoj la surloka reago povas daŭri ĝis du jarojn. Tiuj mordoj estas foje misdiagnozitaj kiel aliaj tipoj de nemortigaj aŭ kanceraj vundoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (March 1948) “Persistent "Insect Bites" (Dermal Eosinophilic Granulomas) Simulating Lymphoblastomas, Histiocytoses, and Squamous Cell Carcinomas”, Am J Pathol. 24 (2), p. 367–387.