Insulo Gravina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Gravina-insulo

Insulo Gravina estas insulo de Gravina-insuloj de la Alexander Archipelago en sudorienta Alasko. Ĝi longas 32 km kaj larĝas 5-15 km kaj havas la loĝantaron de 25 personoj laŭ popolnombrado en 2000. Ĝi havas la areon de 245.55 km².

La Ketchikan International Airport situas sur la Insulo Gravina, kontraŭ la Tongass Narrows de Ketchikan kaj ĝi estas atingebla per pramo, trafikante ĉiun duonhoron kaj daŭrante 3-7 minutojn.

En aŭgusto de 2005, oni decidis doni $223m da USD por konstruis la ponton Gravina-insula ponto inter insulo Gravina Island kaj Ketchikan. La ponto ricevis la nomon Ponto al nenio fare de la kritikistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]