Insulo Mercury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Mercury, notu la konstruaĵon maldekstre por ĉirkaŭkalkuli la malgrandon de la insulo.

La insulo Mercury estas malgranda roka insulo ĉe la Diamanta Marbordo, Namibio. Spite ties malgrando ĝi estas agnoskata de Bird Life kaj aliaj tutmondaj konservadogrupoj kiel unu el la Gravaj Birdareoj (IBAoj) pro sia grava marborda marbirda reproduktado.

Situo[redakti | redakti fonton]

La insulo Mercury estas situanta je 800 metrojn ĉe la Golfo Spencer Bay, nome 110 km norde de Lüderitz. La insulo estas nur 750 metrojn longa (Norde-Sude) kaj ĉirkaŭ 270 m larĝa, atingante alton de 38 m super marnivelo. Ĝi estas kruta, rokeca, sen vegetaĵaro, kovrita de fajna tavolo de birda guano, kaj kun nombraj kavoj (unu el kiuj komplete trapasas la insulon). LA nomo de Mercury (hidrargo) devenas el la skueteco sentita tra la insulo dum okcidenta ondofrapado. Ties proksima setlejo (ankaŭ por birdoj) estas insulo Iĉaboe, ĉ. 65 km sude. Kun tiu, Mercury estas unu el du plej gravaj insulaj marbirdejoj en la Namibia marbordo. Sekve ĝi estas konstante loĝata de du-persona birdoserĉa stacio, konstruita sur la restoj de guana minejo[1] ĉe la nordorienta flanko de la insulo.[2] La insulaj nur 3 hektaroj estas hejmo de 16,000 pingvenoj, 1,200 suloj kaj 5,000 kormoranoj,[3] kiuj teritoriaj dekojn da kilometrojn en maro, kaj revenas al la insulo por reproduktiĝi.[4]

Natura gravo[redakti | redakti fonton]

Insulo Mercury kaj apudaj insuloj eltenas 96% el la populacio de Namibio de la endanĝerita Afrika pingveno

Kun la insuloj Iĉaboe, Halifax kaj Possession, eltenas la tutan reproduktan populacion de Namibio de la Kaba sulo Morus Capensis, 96% de la namibia populacio de la endanĝerita Kaba pingveno Spheniscus Demersus, kaj preskaŭ unu kvaronon de la tutmonda reprodukta populacio de la Kronkormorano, Phalacrocorax coronatus.[5] Proksimume 80% de la tutmonda populacio de la endanĝerita Banka kormorano, Phalacrocorax neglectus, reproduktiĝas sur la insuloj Mercury aŭ Ichaboe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Namibia: Forbidden Land. Infohub Travel.
  2. P D MORANT. BENGUELA CURRENT LARGE MARINE ECOSYSTEM THEMATIC REPORT NO. 5: INTEGRATED OVERVIEW OF THE COASTAL ENVIRONMENT BETWEEN THE CONGO RIVER MOUTH AND CAPE AGULHAS[rompita ligilo]. UNITED NATIONS DEVELOPMENT PROGRAMME/ENVIRONMENTEK, CSIR (Sudafriko). Oktobro 1999. pp. 78, 86.
  3. Mercury Island, Namibia. Brady Gilchrist, Starship Millennium Voyage project, 15a Februaro, 2001.
  4. David Grémillet, Sue Lewis, Laurent Drapeau, Carl D. van Der Lingen, et al. Spatial match–mismatch in the Benguela upwelling zone: should we expect chlorophyll and sea-surface temperature to predict marine predator distributions? Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Journal of Applied Ecology 2008, 45, 610–621
  5. Walk on our coastline. Namibian Coast Conservation and Management Project (NACOMA). Arkivita el la originalo je 2009-07-21. Alirita 21an de oktobro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-21. Alirita 2012-10-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]