Insulo Petro la Unua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo Petro la Unua
Marbordo de la Insulo Petro la Unua
Marbordo de la Insulo Petro la Unua
Situo Maro Bellingshausen, Suda oceano
Geografia situo 68° 48′ S, 90° 35′ W-68.806-90.5881755Koordinatoj: 68° 48′ S, 90° 35′ W
Insulo Petro la Unua (Antarkto)
DEC
Insulo Petro la Unua
Longo 18,5 km
Larĝo 8 km
Areo 156 km²
Plej alta loko Lars Christensentoppen
1 755 m
Loĝantaro (neloĝata)
Mapo de la insulo.
Mapo de la insulo.
v  d  r
Information icon.svg
Image of barren, glacial coastline surrounded by ice cliffs and bergs
Marbordo de la Insulo Petro la Unua, vizitita dum ekspedicio de Polarstern en 1994.
La unua surteriĝo sur la insulo (1929).

Insulo Petro la Unua (en norvega Peter I Øy)[1] estas neloĝata vulkana insulo en la Maro Bellingshausen, je 450 km el Antarkto. Ĝi estas postulita kiel dependaĵo de Norvegio, kaj kun la Lando de Maud kaj la Insulo Bouvet estas unu el la tri norvegaj dependaj teritorioj en Antarkto kaj ĉeantarkto. La Insulo Petro la Unua estas 11 por 19 km longa kaj enhavas 156 km². La plej alta pinto estas la elstara 1,640 m alta Monto Lars Christensen. Preskaŭ la tuto de la insulo estas kovrata de glaĉero kaj estas ĉirkaŭata plej parton de la jaro de flosglacio, kio faras ĝin neatingebla preskaŭ la tutan jaron. Estas malmulte da vivo en la insulo, sed estas kelkaj marbirdoj, kiaj la Suda fulmaro, kaj fokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo estis unuafoje vidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen la 21an de januaro 1821 kaj estis nonita laŭ la rusa caro Petro la Granda. Neniu surteriĝis sur la insulo antaŭ la 2an de februaro 1929 kiam la dua ekspedicio de Norvegia kaj precize Nils Larsen kaj Ola Olstad, financataj de Lars Christensen, estis sukcesa. Ili postulis ĝin por Norvegio, kiu aneksis ĝin en 1931 kaj faris ĝin dependaĵo en 1933. La venonta surteriĝo okazis nur en 1948 kaj de tiam la insulo estis celo de kelka scienca reserĉado kaj de limigita kvanto de turismo. La insulo iĝis temo de la Antarkta traktato en 1961. Ekde 1987, estis aŭtomata meteorologia stacio sur la insulo. Okazis tri ekspedicioj de radioamatoroj kaj sporadaj surteriĝoj fare de turistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter I Øy http://www.miljostatus.no/Tema/Polaromradene/Antarktis/Peter-I-Oy/ Norwegian Climate and Pollution Agency 29a Aŭgusto 2011 http://www.webcitation.org/61ImOuGu3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barr, Susan (1987). Norway's Polar Territories. Oslo: Aschehoug. ISBN 82-03-15689-4.
  • Kyvik, Helga, ed. (2008). Norge i Antarktis. Oslo: Schibsted Forlag. ISBN 82-516-2589-0.
  • LeMasurier, W. E.; Thomson, J. W., eds. (1990). Volcanoes of the Antarctic Plate and Southern Oceans. American Geophysical Union. ISBN 0-87590-172-7.
  • Rubin, Jeff (2005). Antarctica. Lonely Planet. ISBN 1-74059-094-5.

Flago-de-Norvegio.svg Norvegio

Flag of Antarctica.svg Antarktio