Insulo Sankta Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Insulo Sankta Maria nord-oriente de Madagaskaro

La Insulo Sankta Maria (madagaskare: Nosy Boraha, france: Île Sainte-Marie) estas insuleto kiu situas oriente de Madagaskaro en la hinda oceano. Ĝi estas longa preskaŭ 60 kilometrojn kaj larĝa almenaŭ 10 kilometrojn. Kiel turisma destino ĝi estas konata pro ĝia karaktero aŭtenta kaj konservata, ĝiaj kunvenoj de ĝibaj balenoj. [1]

Urbo

La ĉefurbo de la insulo Sankta Maria estas Ambodifototra. Politike, la tuta insulo estas konsiderata kiel urba komunumo Sankta Maria (commune urbaine Sainte-Marie). Ĝi estas en la provinco Toamasina.

Piratoj

Pirata tombejo en Ambodifototra: Tombo kun pirata ŝtonĉapelo
Pirata tombejo en Ambodifototra: Tombŝtono kun ridanta piriata cerbujo

La insulo Sankta Maria iĝis konata kaj amata de la piratoj kiel bazo dum la 17a kaj 18a jarcentoj pro diversaj kialoj: - Ĝi situas ne malproksime de la mara itinero elektata de la ŝipoj kunprenantaj multe da posedaĵoj, kiuj revenis de Barato. - La insulo havas multajn golfetojn kaj riveretojn protektataj kontraŭ ŝtormoj. - Ĝi estas fruktoriĉa kaj situas en kvieta maro.

Legendaj priatoj kiel William Kidd, RobertCulliford, Avery, Thomas Tew kaj Olivier Levasseur loĝis sur la insulo nomata Île aux Forbans. Tiu ĉi estas insuleto en la golfeto de la ĉefurbo Ambodifototra. Multaj el ili havis familion sur tiu ĉi insuleto. Oni povas observi ankoraŭ multajn spurojn de tiuj historiaj rakontoj.

Ankaŭ sur tiu ĉi insuleto Île aux Forbans troviĝas tombejo de la piratoj.

Tradicioj

La loĝantaro el Sankta Maria estas ligita al tradicioj. La sociaj aŭ familiaj eventoj estas kredoriĉaj kaj ligitaj al ritoj elvokantaj praulajn spiritojn. La varieco kaj riĉeco je ritoj emfazas la aŭtentecon de la insulokulturo.

Plantaro kaj bestaro

La insulaj ecoj kaj la apartecoj de la korala tero favorigis plurajn adaptojn, koncerne kaj la plantaron kaj la bestaron. Tiuj ĉi gvidis al unikaj interrilatoj. Do, Sankta Maria estas dotata per riĉega plantaro kaj bestaro. Renkonteblas pluraj lemurspecoj kaj multege da orkideoj. Inter ili kreskas la belega Reĝino de Madagaskaro (Eulophiella roempleriana). Tiu ĉi insulo ankaŭ estis la sola loko, de kie ekzistas bone dokumentitajn pruvoj ke oni vidis neparasitan kukolon, la delalandea kukolo (Coua delalandei). Tiu ĉi speco jam formortis dum la malfrua 19-a jarcento.

Urbo, Piratoj, Tradicioj, Plantaro kaj Bestaro[2]

Fontinidkoj