Insulo Santa Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La norda marbordo de la Insulo Santa Cruz en aŭgusto.
Bildo de la NASA satelito de la Insulo Santa Cruz.

Insulo Santa Cruz estis la plej granda privata insulo ĉe kontinenta Usono, sed ĝi estas nune parte posedata de la ŝtata servo de Naciaj Parkoj (NPS posedas 24 %, kaj la Nature Conservatory posedas 76%).[1] La insulo, situa antaŭ la marbordo de Kalifornio, estas 35 km longa kaj el 3 al 10 km larĝa. Ĝi estas parto de la norda grupo de la insuloj nomitaj Kaliforniaj Kanalinsuloj,[1] kaj pro siaj 249.95 km² estas la plej granda el la ok insuloj de la insularo. Santa Cruz lokiĝas en Kantono Santa Barbara. La marbordo havas krutajn klifojn, enormajn markavojn, krekojn kaj sablajn strandojn. Laŭ la ŝtata censo de Usono de 2000 la oficiala populacio de la insulo estas de 2 personoj. [2] La plej alta monto estas Devils Peak, pro siaj 747 m.

Centra valo duonigas la insulon laŭlonge de faŭlto, kun vulkana rokaro norde kaj pli malnova sedimenta rokaro sude.

Santa Cruz estas la ununura loko kie loĝas la Insula makisgarolo.

Vidu ankaŭ

Notoj