Inter caetera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La meridiano dekstra estis difinita de Inter caetera, tiu maldekstra de la Traktato de Tordesillas. Modernaj limoj kaj urboj montrixgas nur cele al bildigo. Rozkolore, hispana agado; verde, portugala kaj flava nederlanda.

Inter caetera ("Inter aliaj [verkoj]") estis papa buleo publikita de la papo Aleksandro la 6-a la 4an de Majo 1493, kiu garantiis al Hispanio (fakte al la kronoj de Kastilio kaj Aragono) ĉiujn terojn je "okcidento kaj sudo" el linio polus-polusa nome je 100 leŭgoj okcidente kaj sude de ĉiu ajn el la insuloj AzorojKaboverdo.[1]

Restas neklara ĝis nun ĉu la papo estis elsendante "donacon" de suverenecofeŭdan aligon aŭ investituron. Oni faris diferencajn interpretojn ekde kiam oni faris la buleon, el kiuj kelkaj asertas, ke tiu celis nur transformi la posedon kaj okupon de tero en laŭleĝa suvereneco. Aliaj, inklude la hispanan kronon kaj la konkistadorojn, interpretis ĝin en plej ampleksa ebla senco, komprenante, ke ĝi donis al Hispanio tutan politikan suverenecon.[2]

La buleo Inter caetera kaj aliaj similaj, partikulare Dudum siquidem, formis la Donbuleojn.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ununura meridiano estas ekskludita ĉar ne povas esti teroj sude de ĝi. Du partaj meridianoj eblas, unu etende norden el punkto okcidente de Azoroj kaj alia etende suden el punkto sude de Kaboverdo, ambaŭ konektitaj de norda-nordokcidenta sud-sudorienta liniero. Alia eblo estus loksodromo okcidente kaj sude de la insuloj etende norde-nordokcidente kaj sude-sudoriente. Ĉiuj loksodromoj atingus ambaŭ polusojn per spiralado ĉirkaŭ ili.
  2. (1979) International Law in Historical Perspective. Martinus Nijhoff, 230–234, 237. ISBN 978-90-286-0158-1. . Rete, Google Books
  3. "The Möbius strip: a spatial history of colonial society in Guerrero, Mexico", Jonathan D. Amith, p. 80, Stanford University Press, 2005 ISBN 0-8047-4893-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]