Interkelta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interkelta lingvo, CelltieccInter Celtic estas zona planligvo proponita de Duke Keenan, Nathaniel Ament-Stone kaj Dean Powell en 1998. Ĝi estas proponita por keltidoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Alfabeto

A B C CH D E F G GH H I J L M N O P R S T U V Y.

Malsame al Esperanto:

  • E, I kaj U povas havi longan aŭ mallongan prononco. Ili estas mallonge prononcataj kiel venas antaŭ duoblaj konsonantoj.
  • C antaŭ a, o kaj u havas sonon /k/, antaŭ e kaj i, havas sonon /s/.
  • Gh havas sonon /h/ en fino de vorto.
  • Ch havas sonon /ĥ/.
  • S antaŭ e aŭ i havas sonon /ŝ/.
  • T antaŭ e aŭ i havas sonon /ĉ/.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La substantivoj ne havas genron. Por formi pluralon oni metu la sufikson -iuvv: apasdyl/apasdyliuvv (apostolo/apostoloj).

Personaj pronomoj estas mi (mi), ti (ci), e (li), i (ŝi), muijj (ni), siv (vi), aid (ili), la pronomoj ne varias en akuzativo. Posedaj pronomoj estas my (mia), dy (via), egh (lia/ŝia).

Nombroj (1-10): enn dau tri pedyr cug chwech seith oith noiv decc.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

En Celltiecc nur la helpverbo esti varias, la aliaj verboj oni uzas kun la helpverbo kaj la prepozicio err. Por diri, ekzemple, "mi iras", oni diras Ois mi err immind. 'Ois' estas la verbo esti en prezenta tempo; 'mi' estas mi; 'err' estas la prepozicio; 'immind' estas la verbo iri. La pasinta tempo de verbo 'ois' estas 'viys', la simpla futuro estas 'Bid' kaj la perfekta futuro 'Bidyn'.

Por nei oni uzas la vorton Nigh, kaj en tiu kazo, oni uzas la formon 'hois' anstataŭ 'ois': Nigh hois mi err immind (mi ne iras); Nigh viys mi err immind (mi ne iris); Nigh bid mi err immind (mi ne iros); Nigh bidyn mi err immind (mi ne estos irita).

Por demandi, oni uzas la vorton A, kaj, en tiu kazo, oni uzas la fornon 'rois' anstataŭ 'ois': A rois mi err immind? (Ĉu mi iras?). Por nea demando oni uzas Nigh ha: Nigh ah rois mi err immind? (ĉu mi ne iras?).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]