Intermonta fleksejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intermonta fleksejo estas la tektona depresio inter orogenezaj montaraĵoj, kiu formiĝas sekve de enpremiĝo de la terkrusto okazinta samtempe kun leviĝo de la ĉirkaŭaj montokrestoj. Kutime ĝi plenas je dikaj tavolaroj de molasoj.

Ĝi aperas en la stadio de la transformiĝo de geosinklinala areo al orogeneza areo aŭ dum formiĝo de geosinklinalaj areoj sur lokoj de la kontinentaj platformoj. Sedimentaj rokaĵoj, kiuj formas la intermontan fleksejon, kutime estas pli intense deformitaj laŭ ĝia periferio kaj pli trankvile kuŝas en la aksa parto. Tamen foje troveblas ankaŭ simetriaj intermontaj fleksejoj.

Al intermontaj fleksejoj estas ligitaj naftominejoj, gasminejoj, salminejoj kaj karbominejoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Межгорный прогиб // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 233. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]