Internacia Klasifiko de Prisanaj Intervenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Klasifiko de Prisanaj Intervenojangle International Classification of Health Interventions, mallongigo ICHI – estas sistemo de klasifiko pri proceduraj kodoj por medicinaj terapioj evoluigita de la Monda Organizaĵo pri Sano. La klasifiko ĝis nun nur ekzistas en prova stadio.

Estas antaŭvidate, ke la klasifiko anstataŭu la Internacian Klasifikon pri Proceduroj en Medicinoangle International Classification of Procedures in Medicine, mallongigo ICPM, sistemo evoluigita dum la 1970-aj jaroj, kiu tamen neniam ricevis la saman internacian akcepton kiel la Klasifiko Internacia de Malsanoj (mallongigo esperante KIM, angle ICD). Rezulte, la prisanaj servoj en multaj landoj evoluigis siajn proprajn, neinterakordigeblajn, sistemojn por kodigo de medicinaj proceduroj kaj intervenoj.

La nova Internacia Klasifiko de Prisanaj Intervenoj estas grandparte derivita de la "Aŭstralia Klasifiko de Prisanaj Intervenoj" – angle Australian Classification of Health Interventions (ACHI) – kiu estas parto de la aŭstralia modifiko ICD-10-AM de la Klasifiko Internacia de Malsanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]