Internacia Tago de Forstoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Tago de Forstoj (angle International Day of Forests) – festo celebrata la 21-an de marto, fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 28-an de novembro 2012 (rezolucio A/C.2/67/L.4).

Festado de tiu ĉi tago celas altigon de la konscio de homaro pri la signifo de forstoj por la homo.

Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) instigas landojn de la tuta mondo popularigi la ideon kaj agadon ligitan al la forstoj (plantado de arboj, purigado de forstoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]