Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unesko en novembro 1999 deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Denaska lingvo de 2000. La celo de la tago estas konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon.

La elekton de la dato motivis eventoj de la 21-a de februaro 1952 en Dako (tiam orienta Pakistano, nun Bangladeŝo), kie la polico mortigis homojn, kiuj manifestaciis por la Movado por bengala lingvo.

En 2008, la tago estis kiam lanĉis Unesko sian organizadon por la Internacia Jaro de Lingvoj.

UNO diris en sia retejo pri la Tago de la Denaska Lingvo: "Lingvoj estas la plej potencaj iloj por konservi kaj evoluigi nian palpeblan kaj nepalpeblan heredaĵojn. Ĉiuj movoj por antaŭenigi la dissemadon de la patrina lingvo servos ne nur kuraĝigi lingvan diversecon kaj plurlingvan edukadon sed ankaŭ evoluigi plenan konscion de lingvaj laj kulturaj tradicioj tra la mondo kaj por inspiri solidarecon bazitan sur komprenado tolerado kaj dialogo."[1]

Referencoj

  1. Mother Language Day
Ŝahid Minar, aŭ la Martira monumento, en Bangladeŝo, memorigas la viktimojn de la 21-a de februaro 1952

Vidu ankaŭ